La usona dolaro estas monde la plej grava el la multaj valutoj, kiuj nomiĝas dolaro. Ĝi estas referenca valuto por multaj aliaj valutoj kaj la sola valuto en kelkaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple la komercado per nafto.
La usona dolaro estas la valuto ne nur de Usono, sed ankaŭ de
- Ekvadoro
- Marŝaloj
- Federacio de Mikronezio
- Orienta Timoro
- Puerto-Riko
- Turkoj kaj Kajkoj
- Usonaj Virgulininsuloj
- Britaj Virgulininsuloj
- Zimbabvo
- $1: George Washington
- $2: Thomas Jefferson
- $5: Abraham Lincoln
- $10: Alexander Hamilton
- $20: Andrew Jackson
- $50: Ulysses S. Grant
- $100: Benjamin Franklin
[redakti] Etimologio
La vorto dolaro origine devenas de arĝenta monero, produktita en la ĉeĥa urbeto Sankt Joachimsthal (hodiaŭ Jáchymov), komence nomata «Joachimsthaler» poste «T(h)aler» (talero).[redakti] Vidu ankaŭ
- la dispartigan artikolon Dolaro, kiu listigas, en kiuj aliaj landoj la nacia valuto ankaŭ nomiĝas tiel, kaj
- la artikolon pri la nacia valuto de Slovenio, Tolaro, kiu havas la saman etimologion kiel la vorto dolaro kaj uziĝis de la ŝtata sendependiĝo dum la jaro 1991 ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Eŭro dum januaro 2007.
Nenhum comentário:
Postar um comentário